Al la enhavo

Gramatikaj genroj de la substantivoj

Substantivo estas fleksebla vortspeco, kiu signigas nomojn de aĵoj, objektoj, lokoj kaj personoj. Substantivon oni deklinacias per nombro kaj kazo. Substantivo havas genrojn.

La pola havas tri genrojn en singularo: vira (ten), virina (ta) kaj neŭtra (to). En pluralo oni povas distingi du genrojn: vira persona (ci) kaj ne-vira persona (virina kaj neŭtra genroj, aĵoj kaj bestoj de vira genro) (te).

La plimulto da substantivoj havas la sekvantajn finaĵojn en singulara nominativo:

  • Substantivoj el vira genro finiĝas je konsonanto (ekz. syn, pies, brat).
  • Substantivoj el ina genro finiĝas je -a (ekz. mama, ulica, córka).
  • Substantivoj el neŭtra genro finiĝas je -o (ekz. kino, auto, nazwisko) aŭ -e (mieszkanie, spotkanie).

Nombro de la substantivoj

La substantivoj povas havi formojn en singularo aŭ en pluralo.

Oni ozas la singularon, kiam oni parolas pri unu afero (ekz. siostra, dom, pies, dziecko).

Oni uzas la pluralon, kiam oni parolas pri pluraj aferoj (ekz. siostry, domy, psy, dzieci).

Iuj substantivoj havas nur pluralan formon (ekz. drzwi, okulary).

Deklinacio de la substantivoj

En la pola lingvo estas sep kazoj: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, instrumentalo, lokativo kaj vokativo. Oni difinas la kazon per la helpo de demandoj.

Singularo
Genrovira vivanta (ten)vira nevivanta (ten)ina (ta)neŭtra (to)
Nominativo
kto? co?
syn, piessport, pomidormama, ulicanazwisko, mieszkanie
Genitivo
kogo? czego?
syna, psasportu, pomidoramamy, ulicynazwiska, mieszkania
Dativo
komu? czemu?
synowi, psusportowi, pomidorowimamie, ulicynazwisku, mieszkaniu
Akuzativo
kogo? co?
syna, psasport, pomidormamę, ulicęnazwisko, mieszkanie
Instrumentalo
z kim? z czym?
synem, psemsportem, pomidoremmamą, ulicąnazwiskiem, mieszkaniem
Lokativo
o kim? o czym?
synu, psiesporcie, pomidorzemamie, ulicynazwisku, mieszkaniu
Vokativo
synu, psiesporcie, pomidorzemamo, uliconazwisko, mieszkanie
Pluralo
Genrovira persona (ci)ne-vira persona (te)
Nominativo
kto? co?
synowiepsy, sporty, pomidory, mamy, ulice, nazwiska, mieszkania
Genitivo
kogo? czego?
synówpsów, sportów, pomidorów, mam, ulic, nazwisk, mieszkań
Dativo
komu? czemu?
synompsom, sportom, pomidorom, mamom, ulicom, nazwiskom, mieszkaniom
Akuzativo
kogo? co?
synówpsy, sporty, pomidory, mamy, ulice, nazwiska, mieszkania
Instrumentalo
z kim? z czym?
synamipsami, sportami, pomidorami, mamami, ulicami, nazwiskami, mieszkaniami
Lokativo
o kim? o czym?
synachpsach, sportach, pomidorach, mamach, ulicach, nazwiskach, mieszkaniach
Vokativo
synowiepsy, sporty, pomidory, mamy, ulice, nazwiska, mieszkania

Nominativo

La nominativo estas la baza formo de substantivo. En la frazo la nominativo funkcias ĉiam sen prepozicio. Ĝi respondas al la demandoj: kto? co?

La plimulto da substantivoj en nominativo ĉe singularo kaj pluralo havas la sekvantajn finaĵojn:

  • La virgenraj substantivoj finiĝas per konsonanto (ekzemple syn, pies, brat).
  • La ingenraj substantivoj finiĝas per -a (ekzemple mama, ulica, córka).
  • La neŭtragenraj substantivoj finiĝas per -o (ekzemple kino, auto, nazwisko) aŭ -e (mieszkanie, spotkanie).

Iuj substantivoj en nominativo ĉe singularo havas nekutimajn finaĵojn:

  • la finaĵo -a aperas ankaŭ ĉe virgenraj substantivoj (ten kolega, mężczyzna, dentysta),
  • la finaĵo –ę aperas ĉe neŭtragenraj substantivoj (to imię, kurczę),
  • ingenraj substantivoj povas finiĝi per konsonanto (ta krew, kość).
Pluralo

La nominativo de ne-viraj personaj substantivoj kutime prenas la finaĵon –y (dziuradziury, kremkremy).

Substantivoj, kies radiko finiĝas per nominativo de singularo –k, -g, prenas la finaĵon –i (żarówkażarówki, kosmetykkosmetyki).

Substantivoj, kies radiko finiĝas per nominativo de singularo –ń, -sz, -cz, -rz, -ż, -l, -j, -c, -dz, -ś, -ć, -ź, prenas la finaĵon –e (groszgrosze, pokójpokoje, pieniądzpieniądze, kłótniakłótnie).

Substantivoj, kiuj estas singularaj kaj neŭtraj prenas la finaĵon –a (ubranieubrania, narzędzienarzędzia) en la pluralo.

Moviĝanta E

Ĉe iuj substantivoj dum deklinacio oni ŝanĝas radikon de vorto (ekzemple młotekmłotki).

La nominativo de viraj personaj substantivoj prenas la finaĵon –owie (panpanowie). Ĉi tiu grupo inkluzivas, ekzemple, parencajn nomojn (teśćteściowie, synsynowie, ojciecojcowie).

Viraj personaj substantivoj finiĝantaj per –k, -g(a), -r, -ec prenas la finaĵon –y (PolakPolacy, kolegakoledzy, doktordoktorzy, chłopiecchłopcy).

Viraj personaj substantivoj finiĝantaj per -d, -ch, -sta, –t(a) prenas la finaĵon –i (SzwedSzwedzi, WłochWłosi, artystaartyści, architektarchitekci).

Viraj personaj substantivoj finiĝantaj per –c, –cz, -l, -rz, -sz, -ść prenas la finaĵon –e (rodzicrodzice, graczgracze, nauczycielnauczyciele, lekarzlekarze, listonoszlistonosze, gośćgośćie).

Kelkaj viraj personaj nomoj havas nekutimajn finaĵojn en nominativa pluralo, ekz.: bratbracia, ksiądzksięża, RosjaninRosjanie, AmerykaninAmerykanie.

Genitivo

La genitivon oni uzas post prepozicioj: obok, bez, od, do, z, naprzeciwko, dla. La genitivo respondas al la demandoj: kogo? czego?

Iuj verboj (ekz. bać się, życzyć, szukać, słuchać, uczyć się) postulas la uzon de genitivo: Uczyć się języka polskiego. Życzyć wszystkiego najlepszego..

Iuj substantivoj de nevivanta vira genro havas en la dua kazo de singularo finaĵon -u. Ofte temas pri mallongaj (soksoku), transprenitaj (barbaru) esprimoj, substantivoj priskribantaj trafikiloj (autobusautobusu), substantivoj de vira genro, kiuj priskribas tagon de semajno (wtorekwtorku), nekalkuleblaj substantivoj (cukiercukru).

Pluralo

Substantivoj, kiuj finiĝas per konsonanto en nominativo (kto? co?) de singularo, prenas la finaĵon ów (sąsiadsąsiadów, studentstudentów) aŭ y/i (kluczkluczy, myszmyszy) en genitivo de pluralo.

Substantivoj, kiuj finiĝas per vokalo en nominativo de singularo, havas tiel nomatan finaĵon nulo en genitivo de pluralo (bramabram, mieszkaniemieszkań).

Moviĝanta E

Ĉe iuj substantivoj dum deklinacio oni ŝanĝas radikon de vorto (ekzemple wtorekdo wtorku).

La substantivoj en pluralo, kiuj en singularo estas de ina aŭ neŭtra genroj, en genitivo havas la tiel nomatan nulan finaĵon. Se en la fino de vorto staras du konsonantoj, inter ilin oni starigas la vokalon e (ekz. sukienkasukienek, jajkojajek).

Dativo

Prepozicioj, kun kiuj oni uzas la dativon: ku, dzięki, przeciw. La dativo respondas al la demando: komu? czemu?

Kun la tria kazo estas ligitaj ekzemple jenaj verboj: dać, dziękować, obiecać, pomagać, powiedzieć.

En la pola lingvo la tria kazo havas jenajn finaĵojn: en la vira genro -owi (ekzemple mężowi, nauczycielowi) kaj finaĵo -u (ekzemple bratu, psu). En la virina genro substantivo havas finaĵon –i/-y (ekzemple babci, ulicy) kaj –e/-ie (koleżance, dziewczynie).

Atenton! Ŝanĝo de fonemoj:

  • ch + e = sze (muchamusze)
  • d + e = dzie (wodawodzie)
  • g + e = dze (kolegakoledze)
  • k + e = ce (matkamatce)
  • r + e = rze (siostrasiostrze)
  • zd + e = ździe (gwiazdagwieździe)
  • dz → g (koledzykolegom)
  • ć → t (klienciklientom)

Akuzativo

La akuzativon oni uzas post prepozicioj: na, pod, przez, nad, w. La akuzativo respondas al la demandoj: kogo? co?

Formojn de la kvara kazo oni uzas post tiaj verboj kiel ekzemple: mieć, lubić, jeść, kupować, czytać, znać, oglądać, prosić. Sed se tiaj verboj estas uzitaj en negativa formo, ilia kunligo ŝanĝiĝas kaj oni devas uzi la duan kazon (kogo? czego?).

Ĉe deklinacio de kelkaj substantivoj ŝanĝiĝas fonemo en la vortradiko (ekzemple piesmam psa).

Pluralo

La akuzativo de ne-viraj substantivoj egalas al la nominativo. Ekzemple:

To (kto?, co?) kremy. X Mam (kogo?, co?) kremy.

To (kto?, co?) studentki. X Widzę (kogo?, co?) studentki.

La akuzativo de viraj substantivoj egalas la genitivon. Ekzemple:

Szukam (kogo? czego?) studentów. X Znam (kogo? co?) studentów.

Nie widzę (kogo? czego?) twoich rodziców. X Widzę (kogo? co?) twoich rodziców.

Instrumentalo

La instrumentalo estas uzata post la prepozicioj: nad, pod, przed, za, między. La instrumentalo respondas al la demandoj: (z) kim? (z) czym?

Lokativo

La lokativon oni uzas post la sekvantaj prepozicioj: na, po, o, przy, w(e). La lokativo respondas al la demandoj: (o) kim, (o) czym?

Substantivoj kun la radiko finita per malmola konsonanto havas finaĵon en la sesa kazo -e (ekzemple oknona oknie, sklepw sklepie).

Substantivoj de neŭtra kaj vira genroj kun la radiko finita per mola konsonanto aŭ radiko finita per k, g, ch havas finaĵon en la sesa kazo –u (ekzemple mieszkaniew mieszkaniu, rokw roku).

Iuj substantivoj en la virina genro havas finaĵon –i/-y (ekzemple kuchniaw kuchni, pracaw pracy.

Atenton! Šanĝo de fonemoj:

  • ch + e = sze (muchao musze)
  • d + e = dzie (wodaw wodzie)
  • g + e = dze (nogao nodze)
  • k + e = ce (matkao matce)
  • ł + e = le (stółna stole)
  • r + e = rze (rowerna rowerze)
  • sł + e = śle (krzesłona krześle)
  • st + e = ście (miastow mieście)
  • t + e = cie (uniwersytetna uniwersytecie)
  • zd + e = ździe (gwiazdao gwieździe)
Pluralo

La lokativo de pluralo prenas la finaĵon –ach (góragórach, domdomach, BieszczadyBieszczadach).

Vokativo

La vokativon oni uzas, kiam oni parolas al iu per ties propra nomo.

En kutima parolado la vokativo estas ofte anstataŭigita per la nominativo, ekz. Cześć, Marcin!

Tamen en oficialaj situacioj, alparolante iun, ni uzas la vokativon, ekz. Cześć, Marcinie!

Viraj malmolsubjektaj substantivoj prenas la finaĵon –ie (MarcinMarcinie, FilipFilipie).

Viraj molsubjektaj substantivoj, substantivoj finiĝantaj per -k, -g, -ch, kaj inaj diminutivoj prenas la finaĵon -u (TomaszTomaszu, MarekMareku, BasiaBasiu).

Inaj substantivoj prenas la finaĵon -o (BeataBeato, mamamamo).

Verbigitaj substantivoj

Substantivoj, kiuj nomas agadojn kaj statojn, estas verbigitaj substantivoj. Oni formas ilin ĉe plimulto de verboj per forigo de finaĵo de verbo kaj aldono de sufikso -anie, -enie, -cie, ekzemple:

  • budowaćbudowanie
  • biegaćbieganie
  • projektowaćprojektowanie
  • chodzićchodzenie
  • robićrobienie
  • mówićmówienie
  • byćbycie
  • pićpicie
  • myćmycie

Formado de virinaj nomoj

El plimulto de substantivoj de vira genro oni formas substantivojn de virina genro per sufikso -ka, ekzemple:

vira genroina genro
dyrektordyrektorka
lekarzlekarka
bibliotekarzbibliotekarka
programistaprogramistka

En la pola lingvo oni ne formas virinajn ekvivalentojn el iuj vortoj de vira genro. Tio koncernas akademiajn titolojn, iujn profesiojn kaj laborpostenojn. La nomon en la vira genro oni kompletigas per substantivo pani. Ekzemple:

vira genroina genro
prezydentpani prezydent
ministerpani minister
profesorpani profesor
dyrektorpani dyrektor

En afiŝoj kaj aliaj specoj de komunikadaj situacioj nomoj de laborpostenoj povas koncerni ambaŭ seksojn malgraŭ tio, ke eblas fari virinan ekvivalenton el vira nomo, ekzemple dyrektor, kierownik, bibliotekarz, nauczyciel.

Kreado de nomoj de la agantoj

Substantivoj, kiuj indikas agantojn, estas formitaj per vortfarado, ekz. -arz, -ec, -ik.

  • -arz (piłkarz, bramkarz, dziennikarz, pisarz, siatkarz)
  • -ec (strzelec)
  • -ik (przewodnik, napastnik, zawodnik, przeciwnik)
Reen al la supro