Polish Online - Plurlingva retpaĝo por lerni la Polan

Pri la projekto

Nuntempe, lernado per la interreto estas unu el la simplaj kaj efikaj manieroj de edukado, tio validas ankaŭ pri lingvoj. La interaga retlernado-paĝaro polski.info helpos al vi lerni la bazajn elementojn de la Pola, la dua plej ofte parolata slava lingvo post la Rusa - kaj ĉio ĉi interrete, efike kaj senpage. La paĝaro celas precipe komencantojn, kiuj ŝatus komenci paroli la Polan kaj plidetaligi sian perspektivon pri Pollando - lando plena je riĉa eŭropa historio kaj kulturo. Bazaj informoj pri Polaj ĉiutagaj vivo, tradicioj kaj konversaciaj esprimoj estos enmetitaj en la lingvo-kursojn. Tio ebligos al vi ne nur lerni komunikadi en la Pola, sed ankaŭ pli bone kompreni Polajn homojn kaj iliajn vivojn, aŭ eĉ plialtigi viajn ŝancojn en la merkato de laborpostenoj.

Kion vi trovos ĉi tie?

  • Interretaj Polaj lingvokursoj de niveloj A1 kaj A2 (inkluzive enkonduka fonetika leciono je la komenco de A1)
  • Gramatika gvidlibro de la Pola lingvo
  • Baza vortaro kun registraĵoj de la prononcoj de vortoj
  • Iloj por komunikado kaj funkcioj de sociaj retoj

Polski.info estas kreata danke al subteno de la programo Erasmus+. Vi povas antaŭĝoji diverstipajn enhavojn kun interagaj kaj partoprenigaj ekzercoj, materialoj por legado, aŭskultado kaj spektado. Forumoj por diskutoj ebligos tujan komunikadon kaj praktikadon. Uzantoj povos komunikadi unu kun la alia kaj praktikadi la lingvon kun aliaj uzantoj.

La fina produkto de la projekto estos lanĉita en aŭgusto 2020 kaj estos uzebla per 9 lingvoj (pola, ĉeĥa, angla, germana, rusa, litova, slovaka, slovena kaj ukraina).

Kaze de iuj ajn demandoj aŭ sugestoj, ne hezitu kontakti nin per info(at)polski.info.

Partneroj

6 partneroj el 6 landoj: